Navigation Menu

K&D: Ĉu vi respektas tion

Ĉu vi respektas tion de Dio en ĉiu, kvankam ĝi eble esprimiĝas en nekutimaj manieroj aŭ estas malfacile perceptebla? Ĉiu el ni havas apartan sperton de Dio, kaj ĉiu devas eltrovi kiel fideli al ĝi. Kiam vortoj estas strangaj al vi aŭ maltrankviligaj, penu percepti de kie ili devenas kaj kiel ili nutris la vivon de aliaj. Atentu pacience kaj serĉu la veron, kiun la opinioj de aliaj povas enhavi por vi. Evitu vundan kritikon kaj provokan lingvaĵon. Ne permesu la forton de viaj kredoj misgvidi vin, tiel ke vi deklaru aŭ asertu maljuste aŭ malvere. Konsideru, ke vi eble malpravas.

Meta

Published: Aug 11, 2024

Last Modified: Aug 11, 2024

Navigation Menu

Thanks for reading! If you have any comments or questions about the content, please let me know. Anyone can contact me by email.