Dediĉu tempon por ekscii pri la spertoj de aliaj pri la Lumo. Memoru la gravecon de la Biblio, la verkoj de Amikoj kaj ĉiuj verkoj kiuj malkaŝas la vojojn de Dio. Lerninte de aliaj, ĉu vi povas viavice doni malavare el tio, kion vi gajnis? Respektante la spertojn kaj opiniojn de aliaj, ne hezitu diri kion vi trovis kaj kio valoras al vi. Konstatu ke dubo kaj demandado povas ankaŭ konduki al spirita evoluo kaj al pli granda konscio de la Lumo kiu estas en ni ĉiuj.
Published: Dec 3, 2024
Last Modified: Dec 3, 2024
Thanks for reading! If you have any comments or questions about the content, please let me know. Anyone can contact me by email.