This collection of texts is an Esperanto translation of Advices and Queries. It was retrieved from here: http://www.noos.ch/kes/index.php?pg=6&lg=en. That page notes the following history.
First written from notes by Douglas Draper, at the 2007 Poznan KES meeting. Revised in depth by David Kelso and Douglas Draper, in May 2010.
Ĉu vi respektas tion de Dio en ĉiu, kvankam ĝi eble esprimiĝas en nekutimaj manieroj aŭ estas malfacile perceptebla? Ĉiu el ni havas apartan sperton de Dio, kaj ĉiu devas eltrovi kiel fideli al ĝi.
Ĉu vi bonvenigas la diversecon de kulturoj, lingvoj kaj fidesprimoj inter nialandaj kvakeroj kaj en la tutmonda komunumo de Amikoj? Penu pliigi vian komprenon kaj profiti de tiu riĉa heredaĵo kaj vasta gamo da spiritaj komprenoj.
Ĉu vi partoprenas laŭpove ofte en aferkunsidoj? Ĉu vi sufiĉe konas la gvidprincipojn de nia Societo por kontribui al ties disciplinaj procedoj?
Ĉu viaj aferkunsidoj okazas en spirito de adoro kaj en dependo de dia gvidado? Memoru ke ni ne celas decidon de la plimulto, eĉ ne unuaniman akordon.
Ne supozu ke parola pastrado neniam estos via rolo. Fidelo kaj sincero en parolado, eĉ tre mallonga, povas malfermi vojon al pli ampleksa pastrado de aliaj.
Kiam vi estas malatenta kaj distrata en adorkunsido, lasu malordajn kaj ĝenajn pensojn cedi trankvile al via konscio de la dia ĉeesto inter ni kaj en la mondo.
Estu honesta al vi mem. Kiujn malagrablajn verojn vi eble evitas? Kiam vi agnoskas viajn personajn mankojn, ne lasu tion malkuraĝigi vin.
Venu regule al adorkunvenoj, eĉ kiam vi estas kolera, deprimita, laca aŭ spirite malvarma. Petu kaj akceptu preĝecan subtenon de aliaj, kuniĝintaj kun vi en adorado.
En adorado ni plej respekte eniras en interrilaton kun Dio kaj respondas al la vokoj de la Sankta Spirito. Alvenu en la adorkunvenon kun koro kaj menso preparitaj.
Adoro estas nia reago al nia konscio de Dio. Ni povas adori solaj, sed kiam ni kuniĝas kun aliaj en esperplena atendado, eblas ke ni pli profunde sentas dian ĉeeston.
Konsciu la spiriton de Dio efikantan en la ordinaraj agadoj kaj spertado de via ĉiutaga vivo. Spirita lernado daŭras dum la tuta vivo, kaj ofte en manieroj neatendataj.
Ĉu vi volonte laboras kun aliaj religiaj grupoj strebante al komunaj celoj? Restante fidela al kvakeraj komprenoj, provu eniri imageme en la vivon kaj atestadon de aliaj komunumoj de fido, kune kreante ligojn de amikeco.
Dediĉu tempon por ekscii pri la spertoj de aliaj pri la Lumo. Memoru la gravecon de la Biblio, la verkoj de Amikoj kaj ĉiuj verkoj kiuj malkaŝas la vojojn de Dio.
La Religia Societo de Amikoj radikas en kristanismo kaj de ĉiam trovas inspiron en la vivo kaj instruoj de Jesuo. Kiel vi interpretas vian fidon rilate al ĉi tiu heredaĵo?
Ĉu vi provas rezervi tempojn de kvieto por esti malferma al la Sankta Spirito? Ni ĉiuj devas trovi vojon en silenton kiu ebligos al ni pliprofundigi nian konscion de tio de Dio kaj trovi la internan fonton de nia forto.
Ordigu vian tutan vivon laŭ la spirito de Kristo. Ĉu vi estas malferma al la resaniga potenco de la dia amo?
Atentu, karaj Amikoj, la impulsojn de amo kaj vero en viaj koroj. Fidu ilin kiel gvidojn de Dio, kies Lumo montras al ni nian mallumon kaj nove revivigas nin.
Ni ne proprietas la mondon, nek rajtas laŭvole disponigi ties riĉaĵojn. Elmontru amplenan atenton pri ĉiuj kreitaĵoj kaj penu konservi la belecon kaj la diversecon de la mondo.
Penu vivi simple. Simpla vivstilo, libervole elektita, estas fonto de forto. Ne persvadiĝu aĉeti kion vi ne bezonas aŭ por kio vi he havas pagipovon.
Konsidere la malutilon kaŭzitan de uzado de alkoholo, tabako kaj aliaj dependigaj drogoj, demandu vin ĉu vi limigu vian uzadon, aŭ tute detenu vin de tio.
Konsideru kiuj el la vojoj al feliĉo proponataj de la socio estas vere plenkontentigaj kaj kiuj povos montriĝi koruptaj kaj detruaj.
Se oni premas vin malaltigi la gradon de via honesteco, ĉu vi pretas rezisti? Eblas ke niaj respondecoj al Dio kaj al nia proksimulo devigos nin adopti nepopularajn starpunktojn.
Ĉu vi estas sincera kaj verama en ĉiuj viaj diroj kaj faroj? Ĉu vi konstante estas tute honesta en viaj negocoj kaj en via traktado kun individuoj kaj organizoj?
Ĉu vi subtenas tiujn kiuj agas pro konvinkego, eĉ se ilia vojo ne estas la via? Ĉu vi kapablas flankenlasi viajn proprajn dezirojn kaj antaŭjuĝojn, strebante kun aliaj trovi la dian volon pri ili?
Memoru viajn civitanajn respondecojn pri la traktado de aferoj lokaj, landaj kaj internaciaj. Ne retiriĝu de la postuloj tempaj kaj penaj rezultantaj de via engaĝiĝo.
Ĉu vi viglas pri kutimoj tie ĉi kaj tra la tuta mondo kiuj diskriminacias kontraŭ homoj pro tio kio ili estas, kiuj ili estas aŭ pro iliaj kredoj?
Venigu en la dian lumon tiujn emociojn, sintenojn kaj antaŭjuĝojn ene de vi mem kiuj kuŝas ĉe la radiko de detrua konflikto, agnoskante vian bezonon de pardono kaj graco.
Ni estas vokataj vivi “en la forto de tiuj vivo kaj potenco kiu forigas okazon de ĉiaj militoj”. Ĉu vi fidele subtenas nian ateston ke milito kaj militpreparo malakordas kun la spirito de Kristo?
Ĉu vi kapablas pripensi vian morton kaj la morton de tiuj plej proksimaj al vi ? Akceptinte la fakton de morto, ni liberiĝas pli plene vivi.
Alfrontu la maljunecon kuraĝe kaj espere. Laŭeble, faru aranĝojn pri via prizorgado ĝustatempe, tiel ke aliaj ne tro ŝarĝitos. Kvankam la maljunaĝo povas venigi pliiĝantajn nekapablon kaj solecon, ĝi povas venigi ankaŭ serenon, distanciĝon kaj saĝon.
Ĉiu etapo de niaj vivoj prezentas novajn eblojn. Responde al dia gvido, provu percepti la ĝustan tempon por akcepto aŭ rezigno de respondeco sen troa fiereco aŭ kulposento.
Vivu aventureme. Kiam vi havas elekton, ĉu vi prenas tiun vojon kiu donas la plej bonan okazon utiligi viajn talentojn serve al Dio kaj la komunumo?
Ĉu vi agnoskas la bezonojn kaj la talentojn de ĉiu familiano kaj domano, ne forgesante la proprajn? Penu ke via hejmo estu loko de amplena amikeco kaj ĝuo, kie ĉiuj loĝantoj kaj vizitantoj trovu la pacon kaj refreŝiĝon de la dia ĉeesto.
Longdaŭra homrilato alportas streĉojn krom kontentigo. Se la interrilato kun via kunul(in)o streĉiĝas, serĉu helpon kompreni la vidpunkton de la alia, kaj esplori viajn proprajn sentojn, kiuj eble estas potencaj kaj detruaj.
Infanoj kaj gejunuloj bezonas amon kaj stabilecon. Ĉu ni faras ĉion eblan por subteni kaj fortigi gepatrojn kaj aliajn havantajn respondecon provizi tian prizorgon?
Geedziĝon Amikoj de ĉiam rigardas kiel religian sindediĉon, ne nur kiel civilan kontrakton. Ambaŭ geedziĝantoj atestu kun helpo de Dio sian intencon amzorgi unu pri la alia la tutan vivon.
Respektu la grandan diversecon inter ni en niaj vivoj kaj interrilatoj. Detenu vin de antaŭjuĝoj pri la vivovojaĝoj de aliaj. Ĉu vi flegas la spiriton de reciproka kompreno kaj pardonemo kiun nia disĉipleco postulas de ni?
Ĉu vi amzorgas pri viaj amikecoj, tiel ke ili kresku laŭ profundo, kompreno kaj reciproka respekto? En intimaj homrilatoj ni povas, krom trovi ĝojon, ankaŭ riski ĉagrenon.
Ĉu vi donas sufiĉan tempon al interparoloj kun aliaj en la kunvengrupo, tiel novvenintoj kiel longtempaj membroj, pri via kompreno de silentumo /adorado, servado, kaj sindediĉo al la atestado de la Societo?
Ĝoju pro la ĉeesto de infanoj kaj gejunuloj en via kunvengrupo, kaj agnosku la talentojn, kiujn ili alportas. Memoru, ke la tuta grupo kunrespondecas pri ĉiu infano sub sia zorgo.
Kiel ni povas fari la kunvengrupon komunumo en kiu ĉiu persono estas akceptata kaj nutrata, kaj nekonatoj estas bonvenaj? Penu koni unu la alian en la aferoj eternaj, portu la ŝarĝon de la neperfektaĵoj de aliaj, kaj preĝu unuj por la aliaj.
Thanks for reading! If you have any comments or questions about the content, please let me know. Anyone can contact me by email.